E. P. Thompson

E. P. Thompson
Persona informo
Edward Palmer Thompson
Naskiĝo 3-an de februaro 1924 (1924-02-03)
en Oksfordo
Morto 28-an de aŭgusto 1993 (1993-08-28) (69-jaraĝa)
en Worcester
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Kolegio Corpus Christi
Draka Lernejo
Kingswood School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Edward John Thompson (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Frank Thompson (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Dorothy Thompson (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Kate Thompson Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
biografo
labor historian (en) Traduki
pacaktivisto
ĵurnalisto
historiisto
romanisto
historiisto de moderna epoko
anti-nuclear weapons activist (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Historio Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Edward Palmer Thompson (3a de Februaro 1924 – 28a de Aŭgusto 1993), kutime citita kiel E. P. Thompson, estis Brita historiisto, verkisto, socialisto kaj por-paco kampanjisto. Li estas probable plej bone konata nuntempe pro sia historia verkaro pri la Britaj radikalaj movadoj de fino de la 18a kaj komenco de la 19a jarcentoj, partikulare The Making of the English Working Class (1963).[1] Li publikigis ankaŭ influajn biografiojn de William Morris (1955) kaj de (postmorte) William Blake (1993) kaj estis fekunda ĵurnalisto kaj eseisto. Li publikigis ankaŭ la romanon The Sykaos Papers kaj kolekton de poezio. Lia verkaro estas konsiderata inter la plej gravaj kontribuoj al la historio de laboro kaj la sociala historio en la fino de la 20a jarcento, kun tutmonda efiko, inklude sur fakuloj de Azio kaj Afriko.[2]

Thompson estis unu el la ĉefaj intelektuloj de Komunisma Partio de Granda Britio. Kvankam li lasis la partion en 1956 pro la Soveta invado de Hungario, li neniam restis "historiisto en la marksisma tradicio", alvokante al ribelo kontraŭ Stalinismo kiel antaŭkondiĉo por la restaŭro de la "fido en niaj propraj revoluciaj perspektivoj" de komunistoj.[3] Thompson ludis gravan rolon en la dekomecna Nova Maldekstro en Britio fine de la 1950-aj jaroj. Li estis arda maldekstrema socialisto kritikisto de la Laborpartiaj registaroj de 1964–70 kaj 1974–79, kaj dekomenca kaj konstanta subtenanto de Kampanjo por Nuklea Senarmigado, kaj iĝis dum la 1980-aj jaroj la ĉefa intelektula lumo de la movado kontraŭ atomarmiloj en Eŭropo.[4]

  1. Colls, Robert (21a de Novembro 2013). "Still relevant: The Making of the English Working Class". Times Higher Education. Alirita la 27an de Novembro 2018.
  2. Programme on the Study of Capitalism, Harvard, "The Global E.P. Thompson," Arkivigite je 2017-09-19 per la retarkivo Wayback Machine 3–5 Oktobro 2013
  3. "Reasoning rebellion: E. P. Thompson, British Marxist Historians, and the making of dissident political mobilization". 22a de Septembro 2002. Goliath ECNext. Alirita la 27an de Novembro 2018.
  4. Griffin, Emma (6a de Marto 2013). "EP Thompson: the unconventional historian". The Guardian. ISSN 0261-3077. Alirita la 27an de Novembro 2018.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search